Hexe Lilli
Sorĉistino Lilli | |
---|---|
Origine | Hexe Lilli |
Koverto de la germana versio. | |
romanserio | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Knister |
Lingvoj | |
Origina lingvo | germana |
Lingvo | germana lingvo |
Eldonado | |
Ĝenro | fantasto • porinfana literaturo |
Hexe Lilli [hekse lili] estas serio de porinfanaj libroj de la verkisto Knister (vera nomo Ludger Jochmann), al kiuj la berlina grafikistino Birgit Rieger kontribuis desegnaĵojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La libroj pri la infana sorĉistino Lili, germanlingve Hexe Lilli aperas ekde la jaro 1992, origine germanlingve en la eldonejo Arena en Würzburg, Bavario. La unua volumo havis la titolon "Hexe Lilli zaubert Hausaufgaben" (.. sorĉas [porlernejajn] hejmtaskojn)". Ekde tiam publikaĵoj pri la sorĉanta eta knabino Lili tre sukcesis: la origina serio de porinfanaj libroj havas pli ol 22 volumojn, krom la origina serio aperis aparta, pli facile legebla serieto por eklegantoj de la 1-a kaj 2-a lernejaj jaroj, kaj aldoniĝis libroj pri informaj temoj, kviz-ludoj, sonlibroj, lern-ludoj kaj dulingvaj eldonoj en la germana kaj angla respektive turka, por helpado al lingvolernado. La libroj tradukiĝis al 38 lingvoj kaj ĝis la stato de januaro 2012 vendiĝis pli ol 17 milionojn da fojoj. Ili adaptiĝis al desegnofilma televida serio kaj al du kinejaj filmoj: Hexe Lilli – Der Drache und das magische Buch (sorĉistino Lili - la drako kaj la magia libro) kaj Hexe Lilli - die Reise nach Mandolan (.. - la vojaĝo al [la fantazia barata regno] Mandolan). La unua kineja filmo nomumiĝis kandidato por la Germana Filmpremio 2009 en la kategorio plej bona porinfana filmo. Celo de la historioj estas per fantazio kaj aventuremoj instigi infanojn al legado, malfermi al ili novajn "imagajn mondojn" kaj evoluigi la propran fantazion.
Roloj
[redakti | redakti fonton]Lilli estas knabino de proksimume 9 aŭ 10 jaroj, principe tute normala germana lernejanino. Almenaŭ ŝi kredas esti tute normala, ĝis ŝi trovas magian libron en sia ĉambro. La libro, kiel ŝi ekscias, venis ĉar ŝi estas elektata iĝi sorĉistino. En siaj historioj ŝi pro sia sorĉado pli-malpli akcidente eniras aventurojn nekredeblajn por aliaj 9- aŭ 10-jaruloj.
Leon estas la pli juna frato de Lili, proksimume 6-jara. Li ofte nerve ĝenas, sed tamen ŝi ŝatas lin. Ofte li partoprenas en la aventuroj de ŝi.
Hektor, malgranda kaj tre mallerta, sed tre bonkora drako, estas fakulo pri magio kaj sorĉado. Li tre emas manĝi, estas iom diketa kaj tial apenaŭ kapabla pri flugado. Sed pro sia bonkoreco li iĝas tre bona amiko de la knabino Lilli.
Surulunda Knorx [Zurulun'da Knorks] estas maljuna sorĉistino de pli ol 450 jaroj, kiu elektis la knabinon Lili kiel sia posteulino.
Verkaĵoj
[redakti | redakti fonton]Porinfanaj libroj
[redakti | redakti fonton]Menciatas la origina germanlingva librotitolo kaj esperantlingva traduko:
- 1: Hexe Lilli stellt die Schule auf den Kopf (.. ĥaosigas la lernejon), ISBN 978-3-401-04491-0
- 2: Hexe Lilli macht Zauberquatsch (.. malserize sorĉumas), ISBN 978-3-401-04492-7
- 3: Hexe Lilli und der Zirkuszauber (.. kaj la cirka magio), ISBN 978-3-401-04534-4
- 4: Hexe Lilli bei den Piraten (.. ĉe la piratoj), ISBN 978-3-401-04547-4
- 5: Hexe Lilli und der Weihnachtszauber (.. kaj la kristnaska sorĉo), ISBN 978-3-401-04551-1
- 6: Hexe Lilli wird Detektivin (.. iĝas detektivino), ISBN 978-3-401-04631-0
- 7: Hexe Lilli im wilden Wilden Westen (.. en la Sovaĝa Okcidento [de Nordameriko]), ISBN 978-3-401-04687-7
- 8: Hexe Lilli und das wilde Indianerabenteuer (.. kaj la sovaĝa indiana aventuro), ISBN 978-3-401-04764-5
- 9: Hexe Lilli im Fußballfieber (.. en futbala febro), ISBN 978-3-401-04569-6
- 10: Hexe Lilli und das Geheimnis der Mumie (.. kaj la sekreto de la mumio), ISBN 978-3-401-04935-9
- 11: Hexe Lilli und das Geheimnis der versunkenen Welt (.. kaj la sekreto de la droninta mondoparto), ISBN 978-3-401-05063-8
- 12: Hexe Lilli und das magische Schwert (.. kaj la magia glavo), ISBN 978-3-401-05265-6
- 13: Hexe Lilli auf Schloss Dracula (.. en la kastelo de Drakulo), ISBN 978-3-401-05312-7
- 14: Hexe Lilli auf der Jagd nach la verlorenen Schatz (.. ĉasanta la perditan trezoron), ISBN 978-3-401-05550-3
- 15: Hexe Lilli und der Ritter auf Zeitreise (.. kaj la tempovojaĝanta kavaliro), ISBN 978-3-401-05951-8
- 16: Hexe Lilli und der schreckhafte Wikinger (.. kaj la timema vikingo), ISBN 978-3-401-05371-4
- 17: Hexe Lilli im Land der Dinosaurier (.. en la lando de dinosaŭroj), ISBN 978-3-401-06058-3
- 18: Hexe Lilli fliegt zum Mond (.. flugas al la luno), ISBN 978-3-401-06141-2
- 19: Hexe Lilli und das Buch des Drachen (K. kaj la libro de la drako), ISBN 978-3-401-06142-9
- Libro akompane al la kineja filmo: Hexe Lilli – Der Drache und das magische Buch, ISBN 978-3-401-06288-4
- 20: Hexe Lilli in Lilliput (.. en Liliputo), ISBN 978-3-401-06355-3
- 21: Hexe Lilli und Hektors verzwickte Drachenprüfung (.. kaj la malfacila ekzameno de drako "Hektor"), ISBN 978-3-401-06371-3
- 22: Libro akompane al la kineja filmo: Hexe Lilli – Die Reise nach Mandolan (la vojaĝo al "Mandolan"), ISBN 978-3-401-06526-7
Por lernantoj de la 1-a kaj 2-a lernejaj jaroj
[redakti | redakti fonton]- 1: Hexe Lilli zaubert Hausaufgaben (.. sorĉas [porlernejajn] hejmtaskojn), ISBN 978-3-401-07421-4
- 2: Hexe Lilli feiert Geburtstag (.. festas naskiĝtagon), ISBN 978-3-401-07544-0
- 3: Hexe Lilli und der Vampir mit la Wackelzahn (.. kaj la vampiro kun malfiksa dento), ISBN 978-3-401-08185-4
- 4: Hexe Lilli und der verrückte Ritter (.. kaj la freneza kavaliro), ISBN 978-3-401-08647-7
- 5: Hexe Lilli und die wilden Dinos (.. kaj la sovaĝaj dinosaŭroj), ISBN 978-3-401-08791-7
- 6: Hexe Lilli und das verzauberte Fußballspiel (.. kaj la sorĉita futbal-matĉo), ISBN 978-3-401-08900-3
- 7: Hexe Lilli entdeckt Amerika (.. malkovras Amerikon), ISBN 978-3-401-08999-7
- 8: Hexe Lilli und der verflixte Gespensterzauber (.. kaj la problema fantoma sorĉo), ISBN 978-3-401-09170-9
- 9: Hexe Lilli und der Pirat in der Badewanne (.. kaj la pirato en la bankuvo), ISBN 978-3-401-09368-0
- 10: Hexe Lilli und la kleine Eisbär Knöpfchen (.. kaj la glaciurseto "butoneto"), ISBN 978-3-401-09474-8
- 11: Hexe Lilli und der geheimnisvolle Flaschengeist Suki (.. kaj la mistera botela spirito "Suki"), ISBN 3401097873
Helpo pri lingvolernado
[redakti | redakti fonton]- 1: Let’s read English – Lilli the Witch – Magic Homework (magiaj hejmtaskoj), ISBN 978-3-401-08790-0
- 2: Let’s read English – Lilli the Witch and the Wild Dinosaurs (.. kaj la sovaĝaj dinosaŭroj), ISBN 978-3-401-08949-2
- 3: Let’s read English – Lilli the Witch and the Birthday Party (.. kaj la kristnaska festo), ISBN 978-3-401-09226-3
- 1: Lilli the Witch – Trouble at School (.. perturboj en la lernejo), ISBN 978-3-401-02850-7 angle
- 2: Lilli the Witch at Vampire Castle (.. en la vampira kastelo), ISBN 978-3-401-02425-7 angle
- 1: Cadı Lilli İle Vahşi Dinozorlar/ Hexe Lilli und die wilden Dinosaurier (.. kaj la sovaĝaj dinosaŭroj), ISBN 978-3-401-02426-4 (dulingva lerneja eldono turk- kaj germanlingva)
Informa scio
[redakti | redakti fonton]- 1: Hexe Lillis Sachwissen – Dinosaurier (dinosaŭroj), ISBN 978-3-401-09058-0
- 2: Hexe Lillis Sachwissen – Piraten (piratoj), ISBN 978-3-401-09059-7
- 3: Hexe Lillis Sachwissen – Das alte Ägypten (), ISBN 978-3-401-09104-4
- 4: Hexe Lillis Sachwissen – Die Ritterburg (la kavalira burgo), ISBN 978-3-401-09218-8
- 5: Hexe Lillis Sachwissen – Pferde (ĉevaloj), ISBN 978-3-401-09260-7
- 6: Hexe Lillis Sachwissen – Delfine und Wale (delfinoj kaj balenoj), ISBN 978-3-401-09387-1
- 7: Hexe Lillis Sachwissen – Sterne und Planeten (steloj kaj planedoj), ISBN 978-3-401-09421-2
Pedagogiaj ludoj
[redakti | redakti fonton]- 1: Bingo Arbeitsheft – Hexe Lilli und die verrückte Ritter (.. kaj la frenezaj kavaliroj), ISBN 978-3-401-41349-5
- 2: Bingo Arbeitsheft – Hexe Lilli feiert Geburtstag (.. festas naskiĝtagon), ISBN 978-3-401-41369-3
- 3: Bingo Arbeitsheft – Hexe Lilli und die wilden Dinos (.. kaj la sovaĝaj dinosaŭroj), ISBN 978-3-401-41404-1
- 4: Bingo Arbeitsheft – Hexe Lilli und der Vampir mit la Wackelzahn (.. kaj la vampiro kun malfksa dento), ISBN 978-3-401-41407-2
- 5: Bingo Arbeitsheft – Hexe Lilli und das verzauberte Fußballspiel (.. kaj la sorĉita futbal-matĉo), ISBN 978-3-401-41437-9
- 6: Bingo Arbeitsheft – Hexe Lilli entdeckt Amerika (.. malkovras Amerikon), ISBN 978-3-401-41452-2
"Kvizoj":
- 1: Hexe Lilli Quiz – Können Fische Wasser trinken? (Ĉu fiŝoj scipovas trinki akvon?), ISBN 978-3-401-09371-0
- 2: Hexe Lilli Quiz – Können Kichererbsen lachen? (Ĉu kikeroj svipovas ridi? Noto: Germanlingve, kikero signifas "Kichererbse", dum "kichern" estas mallaŭte ridi), ISBN 978-3-401-09372-7
- 3: Hexe Lilli Quiz – Warum leuchten Glühwürmchen? (Kial lumas lum?), ISBN 978-3-401-09441-0
- 4: Hexe Lilli Quiz – Können Vögel rückwärts fliegen? (Ĉu birdoj scipovas flugi malantaŭen?), ISBN 978-3-401-09571-4
"Kalkulado / Alfabeto"
- 1: Hexe Lilli Rechen-Puzzle – Plus und Minus bis 20 (adicio kaj subtraho ĝis nombro 20), ISBN 978-3-401-41409-6
- 2: Hexe Lilli Rechen-Puzzle – Plus und Minus bis 100 (adicio kaj subtraho ĝis nombro 100), ISBN 978-3-401-41410-2
- 3: Hexe Lilli Rechen-Puzzle – Mal und Geteilt bis 100 (multobligo kaj divido ĝis nombro 100), ISBN 978-3-401-41430-0
- 4: Hexe Lilli Buchstaben-Alphabet (alfabeto), ISBN 978-3-401-41445-4
Kromaj verkaĵoj
[redakti | redakti fonton]- 1: Hexe Lilli Poesiealbum (libro por memoraj poeziaĵoj), ISBN 978-3-401-05690-6
- 2: Hexe Lilli Notizbuch (notlibro), ISBN 978-3-401-05913-6
- 3: Hexe Lilli Hausaufgabenheft (kajero de porlernejaj hejmtaskoj), ISBN 978-3-401-05959-4
- 4: Hexe Lilli – Der Drache und das Magische Buch Hausaufgabenheft (kajero de porlernejaj hejmtaskoj), ISBN 978-3-401-06450-5
- 5: Hexe Lilli Tagebuch (taglibro), ISBN 978-3-401-05711-8
- 6: Hexe Lilli Fotoalbum (fotoalbumo), ISBN 978-3-401-05960-0
- 7: Hexe Lilli Postkarten (poŝtkartoj), ISBN 978-3-401-05824-5
- 8: Hexe Lilli Schulfreundebuch (libro pri lernejaj amikoj, blua dezajno), ISBN 978-3-401-06207-5
- 9: Hexe Lilli Schulfreundebuch (libro pri lernejaj amikoj, rozkolora dezajno, pli knabineca), ISBN 978-3-401-05633-3
- 10: Hexe Lilli bei den Piraten (Sonderausgabe, .. ĉe la piratoj, speciala eldono), ISBN 978-3-401-06298-3
- 11: Hexe Lilli und das Geheimnis der versunkenen Welt (Sonderausgabe, .. kaj la sekretoj de la droninta mondo, speciala eldono), ISBN 978-3-401-06106-1
- 12: Hexe Lilli und der Ritter auf Zeitreise (Sonderausgabe, .. kaj la tempovojaĝanta kavaliro, speciala eldono), ISBN 978-3-401-06300-3
- 13: Hexe Lilli Expertenbuch (fakula libro), ISBN 978-3-401-06105-4
- 14: Hexe Lilli Schülerkalender (lernejana kalendaro), ISBN 978-3-401-06250-1
- 15: Hexe Lillis Partyzauber – Tolle Ideen für Kinderfeste (festa sorĉo: bonegaj ideoj por infanaj festoj), ISBN 978-3-401-02442-4
- 16: Hexe Lillis Lieblingswitze (plej ŝtatataj ŝercoj), ISBN 978-3-401-50132-1
- 17: Hexe Lillis witzigste Schülersprüche (plej amuzaj lernejanaj diraĵoj), ISBN 978-3-401-50133-8
- 18: Hexe Lillis Geheime Zauberschule – Hexenleichte Zaubertricks (sekreta sorĉa lernejo - sorĉistine facilaj sorĉaj trukoj), ISBN 978-3-401-05500-8
- 19: Weihnachtszeit – Zauberzeit mit Hexe Lilli – Tolle Ideen zum Basteln kaj Spielen (kristnaska tempo, sorĉa tempo kun sorĉistino Lili), ISBN 978-3-401-04770-6
- 20: Hexe Lilli Computerspiel – Abenteuer im Königsschloss (komputila ludo - aventuroj en la reĝa kastelo), ISBN 978-3-401-06050-7
Libroj akompane al la televida serio
[redakti | redakti fonton]"Sorĉaj misteroj":
- 1: Zauberrätsel – Auf der Ritterburg (.. en la kavalira burgo), ISBN 978-3-401-45351-4
- 2: Zauberrätsel – Im Spukschloss (.. en la fantoma kastelo), ISBN 978-3-401-45352-1
- 3: Zauberrätsel – Im Reich der Tiere (.. en la besta regno), ISBN 978-3-401-45353-8
- 4: Zauberrätsel – Auf Abenteuerreise (.. je aventura vojaĝo), ISBN 978-3-401-45354-5
- 5: Zauberrätsel – Die Superdetektivin (.. la super-detektivino), ISBN 978-3-401-45361-3
- 6: Zauberrätsel – Im Märchenschloss (.. en la fabela kastelo), ISBN 978-3-401-45362-0
"Pordesegnaj libroj":
- 1: Malbuch – Lilli im Dinoland (.. en la lando de dinosaŭroj), ISBN 978-3-401-08855-6
- 2: Malbuch – Lilli und die Wikinger (.. kaj la vikingoj), ISBN 978-3-401-08856-3
- 3: Malbuch – Lilli und Robin Hood (.. kaj Robin Hood), ISBN 978-3-401-08857-0
- 4: Malbuch – Lilli bei den Azteken (.. ĉe la aztekoj), ISBN 978-3-401-08858-7
"Sorĉa desegna amuzo":
- 1: Zauberhafter Malspaß – Der Goldschatz (.. la ora trezoro), ISBN 978-3-401-45355-2
- 2: Zauberhafter Malspaß – Im Märchenland (.. en la fabela lando), ISBN 978-3-401-45356-9
- 3: Zauberhafter Malspaß – Bei den Steinzeitmenschen (.. ĉe la ŝtonepokaj homoj), ISBN 978-3-401-45357-6
- 4: Zauberhafter Malspaß – In der Zauberschule (.. en la sorĉa lernejo), ISBN 978-3-401-45358-3
- 5: Zauberhafter Malspaß – Im Elfenreich (.. en la regno de elfoj), ISBN 978-3-401-45363-7
- 6: Zauberhafter Malspaß – Bei den Piraten (.. ĉe la piratoj), ISBN 978-3-401-45364-4
"Por komencantoj pri legado":
- 1: Für Leseanfänger: Hexe Lilli im Reich der Drachen (.. en la regno de drakoj), ISBN 978-3-401-45347-7 (de Annett Stütze)
- 2: Für Leseanfänger: Hexe Lilli – Die Reise zu den Elfen (.. la vojaĝo al la elfoj), ISBN 978-3-401-45348-4 (de Annett Stütze)
- 3: Für Leseanfänger: Hexe Lilli – Die geheimnisvolle Pirateninsel (.. la mistera pirata insulo), ISBN 978-3-401-45349-1 (de Annett Stütze)
- 4: Für Leseanfänger: Hexe Lilli – Im Land der magischen Geheimnisse (.. en la lando de magiaj sekretoj), ISBN 978-3-401-45350-7 (de Annett Stütze)
- 5: Für Leseanfänger: Hexe Lilli – Das Geheimnis der Dinosaurier (.. la sekreto de la dinosaŭroj), ISBN 978-3-401-45359-0 (de Annett Stütze)
- 6: Für Leseanfänger: Hexe Lilli bei den starken Rittern (.. ĉe la fortaj kavaliroj), ISBN 978-3-401-45360-6 (de Annett Stütze)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- verkista retejo kun informoj rilate al la libroj pri Hexe Lilli Arkivigite je 2012-02-26 per la retarkivo Wayback Machine